Thursday 11 June 2020

Ĝenerala Konfederacio de la Laboro en Katalunio voĉdonis rezolucion favoran al Esperanto - General Confederation of Labour in Catalunia passes resolution favourable to Esperanto

Rezolucio

La 9a Konfederacia Kongreso de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro en Katalunio,
- Atentinte la urĝan bezonon de plena internacia kooperado de la liberecanoj en la batalo kontraŭ la kapitalismo,
- Atentinte ke tiu kooperado nepre estu regata de la procedoj de la rekta demokratio kaj ke tiu ĉi eblos nur per la uzo de komuna internacia lingvo,
- Atentinte ke ne eblas, ke tiu ĉi komuna lingvo estos iu nacia lingvo, unue kaŭze de la malfacilaĵoj por la plejmulto el la laboristoj lerni naturan lingvon, due kaŭze de la kompara ofendo, kiu estus la fakto, ke parto el la movado uzus kiel komunan lingvon sian propran denaskan lingvon kaj alia parto lingvon nur duonlernitan, kaj fine kaŭze de la ideologiaj problemoj generotaj de la ebla uzo, kiel tian komunan lingvon, de iu el la nun hegemoniaj koloniismaj lingvoj,

Decidas

1. Deklari la Internacian Lingvon Esperanto kiel la nuntempe plej taŭgan por la starigado de horizontalaj kaj egalecaj rilatoj inter la laboristoj de la tuta mondo kaj inter la liberecanaj organizoj.
2. Kuraĝigi ĉiujn organojn de la ĜKL/CGT por ke ili stimuligu la disvastiĝon kaj lernadon de la Internacia Lingvo inter siaj gealiĝintoj kaj amikoj.
3. Proponi al ĉiuj liberecanaj organizoj la stimuligon de la esperantolernado, cele al ebligi la uzadon de esperanto kiel laboran lingvon en la kunordigado de la internacia liberecana movado.
Lleida, la 7an de februaro de la 2010a


Resolution

The Ninth Congress of the General Confederation of Labour in Catalunya.

Bearing in mind the need for full international co-operation of the libertarians in the battle against capitalism.

Bearing in mind that co-operation must absolutely be governed by the procedures of direct democracy and this will only be possible by the use of a common international language.

Bearing in mind that it is not possible for this common language to be a national language of some kind, firstly the difficulties for the majority of the workers in learning another natural language, secondly the comparable offense that would be the fact that part of the movement would use as a common language their own native language and the other part a language that is only half learnt, and finally the ideological problems generated by the possible use as an international language, a language that in the present day is a hegemonic and colonialist language.

Decisions

  1.  Declares the international language Esperanto as currently the most appropriate for the establishment of horizontal and equal relations between the workers of the whole world and between the libertarian organisations.
  2. Encourage all organs of the CGT to stimulate the dissemination and learning of the international language amongst its members and friends.
  3.  Proposing to all libertarain organisations to stimulate Esperanto learning, aiming for the possibility of the use of Esperanto as a working language in the coordination of the international libertarian movement.
Lleida the 7th of February 2010.

Read the original text here, the French language version on the website of SAT-Amikaro. 



Thursday 4 June 2020

Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado - Biographical Lexicon of the Japanese Anarchist Movement

Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado


Eldoniĝis, fine de aprilo, monumenta verko 900-paĝa, nomata
"Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado".
Ĝi enhavas ĉirkaŭ. 3000 kapvortojn-nomojn de anarkiistoj japanaj kaj alilandaj, kaj aliaj influintaj al la japana movado. La eldonejo estas komerca eldonejo Paru-Shuppan.
La verko estas japanlingva sed ĝi portas ankaŭ Esperantan titolon kaj la antaŭparolo estas dulingva Japana-Esperanta.
En ĝia redakta komitato laboris interalie du SAT-membroj-L.L-anoj, k-doj Tomiita Atusi kaj Tezuka Tosio.
Inter la 3000 kapvortoj inkluziviĝas, krom la japanaj anarkiistaj pioniroj, Osugi Sakae, Kotoku Shusui, ankaŭ SAT-anoj : Hukuda Kunitaro (la unua SAT-ano japana), Aisaka Tadasi, Yamaga Taizi, Mukai Kou (forpasinta 2003) ; alilandaj esperantistoj kaj aliaj : Sifu, Bakin, Lusin ; Eroŝenko, Lanti, Zamenhof, George Orwell kaj Han Riner, ktp.
La nomoj SAT kaj Esperanto aperas plurfoje.
A monumental 900 page work, called "Biographical Lexicon of the Japanese Anarchist Movement" was published at the end of April.
It contains around 3000 headwords- names of Japanese anarchists and anarchists from other countries, and other influences on the Japanese movement. The publisher is the commercial publisher Paru-Shuppan.

The work is in the Japanese language but it also carries an Esperanto title and the forward is in two languages, Japanese and Esperanto.

Two SAT- and L.L. members worked on its editorial committee, comrades Tomiita Atusia and Tezuka Tosio.

Included amongst the 3000 headwords, apart from the usual Japanese Anarchist pioneers, Osugi Sakae, Kotoku Shusui, there are also SAT members: Hukuda Kunitaro (the first Japanese SAT member), Aisaka Tadasi, Yamaga Taizi, Mutai Kou (passed away in 2003); Esperantists form other countries and other influences ; Shifu, Bakin, Lusin, Eroshenko, Lanti, Zamenhof , George Orwell and Has Rinner etc.

The names of SAT and Esperanto appear several times.