La originala artisto estas nekonata al mi.
Friday, 4 April 2025
Wednesday, 28 September 2022
Irano: GLATaj aktivulinoj estis kondamnitaj al morto: Two LGBTQ activists Condemned to death in Iran
![]() |
| Bildo: Manifestaciantoj protestas kontraŭ la ekzekuto de du gejaj adoleskantoj la 5an de Aŭgusto 2005 en Manilo (Filipinoj) |
Irano: GLATaj aktivulinoj estis kondamnitaj al morto: Unuiĝintaj Nacioj sin deklaras tre maltrankvila
UN deklaris sin « tre maltrankvila » post la kondamno al morto decidita en Irano kontraŭ du aktivulinoj pri rajtoj de samseksemuloj. Ili estas akuzitaj fari promocion de samseksemo.
Ambaŭ virinoj, Zahra Sedighi Hamedani, 31-jara kaj Elham Chubdar, 24-jara estis kondamnitaj al morto fare de tribunalo de Urmijo, nord-okcidente de la lando. « Ni estas profunde maltrankvilaj pro la kondamno al morto decidita kontraŭ du GLATaj aktivulinoj en Irano », deklaris Liz Throssell, porparolanto de la buroo de la rajtoj ĉe UN. Ŝi bedaŭris, ke ambaŭ virinoj estis kondamnitaj « surbaze de la malklara akuzo nomita "koruptado sur la Tero", post proceso, kiu ne estis garantiata de laŭleĝa kaj justa procesa proceduro ». Tiu verdikto estas ofta en Irano kontraŭ personoj akuzataj, ke ili malobservis la religiajn leĝojn. Samseksemo estas malpermesita en Irano, ĝia punkodo punas la seksajn rilatojn inter viroj kaj inter virinoj. Sed la punoj deciditaj kontraŭ Sedighi Hamedani kaj Elham Chubdar estas aparte severaj. Internacia Amnestio kaj aliaj NeRegistaraj Organizaĵoj jam kontraŭis tiujn kondamnojn. La NRO Iran Human Rights, bazita en Norvegio deklaris, ke la vivo de ambaŭ aktivulinoj « povas esti savita per tujaj kaj fortaj reagoj de la internacia komunumo kaj de la civita socio ». |


















































