Thursday, 22 April 2021

Ĉu Mentoro de Orwell? - A Mentor of Orwell?



 El Mondmilito

Eugène Adam (Lanti) kaj la disreviĝo de maldekstruloj

La literaturo pri George Orwell (1903-1950), la aŭtoro de la rakonto La besto-farmo kaj de la romano Mil naŭcent okdek kvar, estas abunda. Unue dank’ al la biografio de Bernard Crick (1970) ni scias ankaŭ, ke li rilatis kun maldekstraj esperantistoj. Apartan atenton trovis la ligo de Nellie Limouzin (1870-1950), onklino de Orwell, kiun li multe ŝatis kun Eugène Adam (1879-1947), kiu sub la nomo Lanti iĝis konata kiel la fondinto de Sennacieca  Asocio Tutmonda (SAT). Tamen, nur iom pli ol tridek jarojn post la morto de Orwell estis publikigita eldiro (de tiam ofte citita), kiu supozigas pri frua influo de Lanti al la pensado de Orwell. Laŭ intervjuo farita en 1983 kun Lucien Bannier, kunfondinto de SAT,  Lanti kaj Orwell en 1928/29 akre disputis pri kiel juĝi Sovetan Union. Ĉeestis onklino Nellie, vivkunulino (de 1934 edzino) de Lanti, kiu dum deko da jaroj agadis en SAT ankaŭ kiel lia asistanto.

Tiu fonto elvokis interesiĝon ĉe ĉiuj, kiuj esploris la radikojn de la kontraŭtotalismo de Orwell, ĉar oni longe pensis, ke unuavice pro siaj travivaĵoj en la hispana milito li iĝis arda kontraŭulo ne nur de faŝismo, sed ankaŭ de stalinismo. Entute estas malmultaj fontoj pri la pozicio de Orwell fine de la dudekaj kaj komence de la tridekaj jaroj; li verŝajne kiel multaj britoj tiutempe havis iluziojn pri Soveta Unio kaj emis defendi ĝ in jam pro la ĝenerale malamika sinteno de la reganta klaso.

Ni scias iom pli pri la evoluo de Lanti. Unue anarkiisto, li estis arda komunisto, kiam en 1921 li fondis SAT, internacian asocion de laboristaj esperantistoj. Li unue klopodis kroĉi SAT al la komunista movado, en kio Nellie subtenis lin. En aŭgusto 1922 li vojaĝis al Petrogrado kaj Moskvo por havigi al SAT la subtenon de Komintern. La trisemajna vojaĝo profunde influis lin, malpli pro la rifuzo de Komintern subteni Esperanton, ol pro la diskutado kun gvidaj sovetiaj esperantistoj (kiuj ne ĉiuj estis komunistoj) kaj, pli multe, pro la ricevitaj impresoj pri la vivo en Soveta Rusio, kiuj kreis en li fortan skeptikon pri la efektivigeblo de komunismo. En Sennacieca Revuo li senkaŝe raportis pri la apudekzisto de korŝira mizero kaj senhonta lukso – sekvoj de la postrevolucia t.n. Nova Ekonomia Politiko. Lanti tamen ne volis endanĝerigi SAT kaj publike silentis pri siaj impresoj kaj la estiĝintaj duboj. Tio helpis al li dum kelkaj jaroj konservi la multtendencan, superpartian karakteron de SAT kiel „kultura kaj interhelpa organizo de prolet-esperantistoj“. Centran rolon ludis la deziro uzi Esperanton por la rekta interrilatigo de laboristoj kaj progresemuloj ĉiulandaj, precipe per korespondado. Serio da artikoloj kun la titolo „Tago el mia vivo“, kiuj aperis en Sennaciulo ekde februaro 1927, respegulis la deziron interŝanĝi raportojn pri la labor- kaj vivkondiĉoj de ordinaraj homoj.

La fortikiĝo de stalinismo ekde 1928 pli kaj pli malfaciligis la mezan vojon de Lanti. Korespondante  kun sovetiaj esperantistoj, inter kiuj troviĝis homoj sendepende pensantaj, li estis regule informata pri kontraŭdiroj en Soveta Unio, kiuj konfirmis la dubojn de 1922. Sian longtempan starpunkton, ke  por la bono de SAT necesas silenti pri negativaĵoj en la evoluo de la sovetia reĝimo, Lanti nur iom post iom modifis, sub la  influo ankaŭ de du francaj komunistoj-esperantistoj, Lucien Laurat kaj Robert Guiheneuf, kiuj longe vivinte en Soveta Unio revenis de tie plene senreviĝinte. Ĉirkau la sama tempo membroj en kaj ekster Sovetio spertis, ke ilia scivolo pri vivkondiĉoj ĝenis la gvidantojn de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Ili en julio 1928 publike alarmis kontraŭ misprezentoj kaj mensogoj pri la sovetia vivo penetrintaj en la vicojn de esperantistoj. Lanti insistis, ke pri malakordo necesas diskuti, kaj en 1928 ankoraŭ atingis, ke la plej multaj SAT-anoj interkonsentis pri deklaro, laŭ kiu ĉia dogmemo estas malaprobinda. Poste, pro la  rifuzo de Lanti fermi la revuojn de SAT al kritiko kontraŭ Soveta Unio, la rilatoj kun SEU tiagrade malboniĝis, ke en 1930 kotizoj de sovetianoj destinitaj por SAT estis blokitaj en Moskvo.

Kvankam Lanti komence de 1928 eksiĝis el la Franca Komunista Partio, li ne ĉesis varbi por la subteno de komunistoj al SAT. Sed samtempe li sentigis sian deziron plifortigi la sendependan profilon de SAT, pluevoluigante la fondiĝan sennaciecan idearon al aparta  doktrino, kiun li nomis sennaciismo. Estis radikala formo de kontraŭnaciismo. Kvankam ne deviga por la membroj, oni povis kompreni ĝin ankaŭ kiel direktitan kontraŭ la varbado por Sovetio kiel imitinda modelo por la kunvivado de plej diversaj etnoj kadre de unu granda ŝtato.

La sovetiaj esperantistoj nun estis devigitaj batali kontraŭ SAT, insulte nomata socialfaŝisma. La rompo definitiviĝis en aŭgusto 1932 per la fondo de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE). Por Lanti tio estis tre dolora evoluo. En 1933 li retiriĝis el la gvido de SAT. Tiuokaze li konfesis, ke sian iaman admonon al la SAT-kamaradoj esti unue revoluciuloj kaj nur poste esperantistoj li ne plu konservas kaj ke en la ideologia konflikto pli gravas resti fidela al Esperanto. Por la sovetianoj la rompo kun SAT estis simile dolora, ĉar ili perdis sian plej karan manieron praktike uzi Esperanton: la korespondadon.

Dum Orwell ankoraŭ kredis pri la revolucia potencialo de Soveta Unio kaj verŝajne ĝis la komenco de la tridekaj jaroj konsideris sin komunisto, Lanti, ĉefe surbaze de la scio akirita per Esperanto-kontaktoj, pli kaj pli dubis, ke en Soveta Unio socialismo estas konstruata. Li renkontis Orwell, kiam anoncis sin la kunpuŝiĝo de SAT kun la defendantoj de Soveta Unio. Poste la vidpunktoj de la du proksimiĝis. Orwell laŭ propra deklaro estis konvinkita ekde 1937, ke por renovigi socialismon necesas detrui la »sovetian miton«. Lanti faris tute similajn eldirojn, sed fakte tiurilate antaŭis Orwell je kelkaj jaroj. En 1933 Lanti karakterizis la sovetian sistemon kiel ŝtatkapitalismon kun privilegiita burokratio kaj nomis plej urĝa tasko detrui en la menso de sinceraj homoj la “mistikan kredon” pri kontribuo de Moskvo al la emancipo de la proletaro. Komence de 1935 Lanti lanĉis la revueton Herezulo, kaj meze de 1935 aperis broŝuro verkita de li kune kun Guiheneuf, laŭ kies konkluda frazo “en Sovetio regas RUĜA FAŜISMO” – karakterizo ekstreme provoka por tiamaj komunistoj. En 1937 Orwell travivis en Hispanio spertojn, kiuj konvinkis lin, ke la komunistoj estas pli dekstraj ol la konataj kontraŭrevoluciuloj. Estis lernprocezo de Orwell, kiu kondukis lin al la verko La besto-farmo (1945), kies ĉefa temo estas la “perfidita revolucio”.

Lanti en 1936 komencis mondvojaĝon, dum kiu li apenaŭ rimarkis, kio vere okazis en Soveta Unio en 1937/38, nome la pereo de la Esperanto-movado. Orwell ne plu povis lerni de Lanti, sed li havis aliajn fontojn por profundigi sian dubon pri Soveta Unio. Al tiuj apartenis ankaŭ esperantistoj: la geedzoj Westrope en Londono, en kies librovendejo Orwell ekde 1934 laboris kaj portempe loĝis. John Atkins, amiko de Orwell, postmilite jam antaŭ la publikigo de la intervjuo kun Lucien Bannier atestis, ke Orwell dank‘ al „homaj kaj sinceraj personoj“ kiel Lanti kaj Westrope diferencigis inter Soveta Unio kaj socialismo kaj frue avertis kontraŭ la danĝero de totalismo. Alia rimarkinda esperantisto (kiun Orwell ne renkontis) estis la menciita SAT-pioniro Lucien Laurat. Post sia reveno el Moskvo Laurat aliĝis al la rondo ĉirkaŭ Boris Souvarine kaj aliaj gvidaj maldekstraj kontraŭkomunistoj; li per siaj verkoj kontribuis al scio pri la reala situacio de la sovetia ekonomio .

Post la milito, komence de 1947, Lanti suicidis en Meksiko. Tri jarojn poste mortis Orwell, duonan  jaron post la apero de lia fama romano. La interesiĝo pri Orwell konstante kreskis tra la jardekoj, kun memoro pri la nazia reĝimo kaj kun aparta rigardo al la evoluo de la sovetia reĝimo. Post ties falo oni donis pli da atento al trajtoj de komunismo longtempe preterviditaj aŭ misjuĝitaj pro ideologiaj motivoj. Ĉi-kunlige atenton trovis la komence menciita intervjuo kun Bannier. Poste ne aperis aliaj fontoj pri la frua penso-evoluo de Orwell, sed ĝenerale oni jam ne plu pridubas la tie prezentitan influon de Lanti. La brita historiisto John Newsinger memkritike konfesas, ke li longe opiniis Orwell dekstrulo, ĝis fine li apartenigis lin al la “antaŭtempaj kontraŭstalinistoj« aŭ, pli precize, ĝis li, Newsinger, komprenis, ke homoj kiel Lanti kaj Orwell pionire eltrovis kaj malkaŝis, ke la sovetia komunismo ne havis ion komunan kun socialismo.

Ulrich Lins

La kompleta artikolo de U. Lins (“Orwells Tutor? Eugène Adam (Lanti) und die Ernüchterung der Linken”, en Cyril Robert Brosch; Sabine Fiedler ed., Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2020, Leipziger Universitätsverlag, pp.103-124), estas elŝutebla ĉe nia kolekto HAL-Esperanto Historio.


Eugene Adam (Lanti) and the disappointment of the leftists.

The literature about George Orwell (1903-1950) the author of the fable Animal Farm and the novel Nineteen Eighty Four is abundant. Firstly thanks to the biography of Bernard Crick (1970) we know that he had contacts with left wing Esperantists. Of particular note is the links between his aunt Nellie Limousin (1870-1950) and Eugene Adam (1879-1947) who under the name Lanti became the founder of the Sennacieca Asocio Tutmonda World Anti National Association (SAT). However, just a little over thirty years after Orwell's death a statement was published (since then often quoted) that suggests Lanti's early influence on Orwell's thinking. According to an interview from 1983 with Lucien Bannier, cofounder of SAT, Lanti and Orwell sharply disputed over how to judge the Soviet Union. There was Aunt Nellie, Lanti's life partner (since 1934), who also worked for SAT for ten years as his assistant.

This source evoked interest in all those who explored the roots of Orwell's anti-totalitarianism, as it had long been thought that primarily because of his experiences in the Spanish War he became an ardent opponent not only of fascism but also of Stalinism. In total, there are few sources about the position of Orwell at the end of the 1920s and the beginning of the 30s. he probably like many British people at the time had illusions about the Soviet Union and tended to defend it already because of the general hostility of the ruling class.

We know a little more about the development of Lanti, at first and anarchist he was an ardent communist when he founded the SAT, the international association of Esperanto workers in 1921. At first he attempted to graft the SAT onto the Communist movement, while Nellie supported him. In August of 1922 he travelled to Petrograd and Moscow to have the SAT join the Comintern. The three week journey affected him deeply, the refusal of the Comintern to support Esperanto had little impact, but the discussions he had with leading Soviet Esperantists (not all of whom were Communists) had a larger impact, but the most important where his impressions of life in the Soviet Union, these three things grew a strong scepticism within him about the implementation of communism. In Sennacieca Revuo (publication of SAT) he openly reported on the heart breaking misery and shameless luxury - the consequences of the New Economic Policy. Lanti however did not want to endanger the SAT and was silent about his impressions and doubts that arose.  This helped him during those years to maintain the multitendency and above party character of SAT as an "Cultural and mutual aid organisation of proletarian Esperantists" whose give role was to use Esperanto for international relations between workers and progressives of every country, mainly through correspondence. A series of articles entitled "A Day in My Life", which had appeared in Sennaciulo since February 1927, reflected the desire to exchange reports on the working and living conditions of ordinary people.

The barriers of Stalinism beginning in 1928 made Lanti's middle road much more difficult to walk. Corresponding with Soviet Esperantists, amongst whom were people of independent minds, he was regularly informed of the contradictions in the Soviet Union, which confirmed his doubts of 1922. His long time standpoint, that for the good of SAT he should remain silent about the negative aspects of the evolution of the Soviet Union, Lanti only modified his views little by little, under the influence of two French communist Esperatists Lucien Laurat and Robert Guiheneuf, who had lived for a long time in the Soviet Union and had returned totally demoralised. Around the same time members in and outside the Soviet Union found that their desires to know about living conditions in the country bothered the leaders of the Soviet Republics Esperanto Union (SEU). In July 1928, they publicly warned against misrepresentations and lies about Soviet life that had penetrated the ranks of Esperantists. Lanti insisted that disagreement needed to be discussed, and in 1928 it seemed that most SAT members agreed on a statement that any dogma was reprehensible. Later, due to Lanti's refusal to close the SAT magazines to criticism against the Soviet Union, relations with SEU deteriorated to such an extent that in 1930 funds  from Soviet Esperantists destined for the SAT were blocked in Moscow

Although Lanti resigned from the French Communist party in 1928 he did not cease campaigning for communist support of SAT. But at the same time he felt his desire to strengthen the independent profile of SAT, further developing the founding anationalist ideas into a particular doctrine he called anationalism. It is a radical form of anti-nationalism. Although not obligatory for the members, anationalism could also be understood as an argument against the Soviet Union being presented as an exemplary model for the coexistence of a wide variety of ethnic groups within one large state.

Now the Soviet Esperantists were instructed to combat the SAT, which was insultingly named "Social fascism". The break was formalised in 1932 with the founding of the International of Proletarian Esperantists (IPE). For Lanti this was a very painful development. In 1933 he retired from the leadership of SAT. In that case, he confessed that he no longer kept his former admonition to the SAT comrades to be revolutionaries and only later Esperantists and that in the ideological conflict it was more important to remain faithful to Esperanto. For the Soviets, the break with SAT was similarly painful, as they lost their most cherished way of using Esperanto in practice: correspondence.

During these events Orwell still maintained faith in the revolutionary potential of the Soviet Union and seems up to the beginning of the 1930s to have considered himself a communist, Lanti, mainly due to the knowledge acquired by Esperantist contacts doubted more and more that Socialism was being built in the Soviet Union. He met Orwell when he announced the SAT's clash with the defenders of the Soviet Union. Later the viewpoints of the two grew closer. According to his own declarations, Orwell by 1937 was convinced that for the revival of the socialist future it was necessary to destroy the "Soviet Myth". Lanti had made similar statements but had come to that conclusion several years before Orwell. In 1933 Lanti characterised the Soviet system as State capitalism with a privileged bureaucracy declared it the most urgent task to destroy in the minds of sincere people the "Mystical faith" in the contribution of Moscow to the emancipation of the proletariat. At the start of 1935 Lanti launched Herezulo, and in the middle of that year a pamphlet appeared written by him together with Guiheneuf which contained the concluding sentence "In the Soviet Union RED FASCISM rules!" an extreme provocation to pro soviet communists. In 1937 Orwell had lived through his Spanish experiences, and come to the conclusion that the Communists where to the right of the more well known counter revolutionaries. This learning process would take Orwell to writing Animal Farm (1945) whose main subject was the "Betrayed Revolution".

 Lanti in 1936 began a world tour, during which he hardly noticed what happened in the Soviet Union in 1937/8, namely the destruction of the Esperanto movement. Orwell could no longer learn from Lanti, but he had other sources that deepened his doubts in the Soviet Union. These also included Esperantists: such as the Westrope couple whose bookshop he had worked and even lived in for a time since 1934. John Atkins, a post-war friend of Orwell's, before the publication of the interview with Lucien Bannier testified that Orwell, thanked the "human and sincere people" such as Lanti and Westrope, who distinguished between the Soviet Union and socialism and warned early on of the danger of totalitarianism. Another notable Esperantist (whom Orwell did not meet) was the aforementioned SAT pioneer Lucien Laurat. Upon his return from Moscow Laurat joined the circle around Boris Souvarine and other leading left-wing anti-communists; through his works he contributed to knowledge of the real situation of the Soviet economy.

After the war, in the beginning of 1947 Lanti committed suicide in Mexico. Three years later Orwell died, half a year after his famous novel was published. The interest in Orwell has constantly grown throughout the decades, with the memory of the Nazi regime and the evolution of the Soviet regime. After its fall, more attention was paid to features of communism that had long been overlooked or misjudged for ideological reasons. In this connection, the initially mentioned interview with Bannier found attention. No other sources have since appeared on Orwell's early development of thought, but in general the influence of Lanti presented there is no longer questioned. The British historian The British historian John Newsinger self-critically admits that he long considered Orwell a right-winger, until he finally accepting that he belonged to the "early anti-Stalinists" or, more precisely, until he, Newsinger, understood that people like Lanti and Orwell pioneered and revealed that Soviet communism had nothing to do with socialism.

Ulrich Lins


Translated into English by Reddebrek