Tuesday, 1 March 2022

Komuna deklaracio de la ukrainiaj sindikatoj - Joint Declaration of the Trade Unions of Ukraine



La fonto


De post 2014, Ukrainio rezistas al la agreso de la Federacio de Rusio (FR)

Post tiu agreso, la Ukrainia Krimeo estis aneksita, partoj de la regionoj de Lugansko kaj Donecko en Ukrainio estis okupaciataj. Dum la ok lastaj jaroj da agreso de la FR, Ukrainio perdis dekojn da miloj da homaj vivoj, pli ol 1,5 miliono da niaj civitanoj estis devigataj fariĝi delokitaj personoj interne de la lando.


Samtempe, la milito kaj la minaco je grandskala invado damaĝas la ukrainian ekonomion. Tio estigas perdon de industriaj instalaĵoj kaj infrastrukturoj en la okupaciataj teritorioj, kaj haltigoj de investoj. Ĉio ĉi havas konsekvencojn por la resursoj kaj la vivkondiĉoj de la laboristoj, kiuj luktas por paco kaj demokratia disvolvado de sia lando.


La prezidento de la Federacio de Rusio, V. Putin, per sia dekreto de la 21a de februaro, agnoskis la memproklamitajn respublikojn de Lugansko kaj Donecko, kiel suverenajn kaj sendependajn Ŝtatojn.  


La agnosko de tiuj memproklamitaj respublikoj konsistigas malobservadon de la internacia juro kaj detruadon de la sekureca sistemo, kiu estis starigita post la Dua Mondmilito kaj la disfalo de USSR, kaj malobservadon de la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integriĝo de Ukrainio per la efektiva eliro de FR el la akordoj de Minsko.


Krome, la 21an de februaro, la Federacio de Rusio komencis enirigi oficiale rusiajn trupojn en la teritorion okupaciatan de la regionoj de Lugansko kaj Donecko en Ukrainion. (la rusaj dungosoldatoj kaj la profesiaj fortoj, kiuj surhavas identigilojn de la armeaj fortoj de la memproklamitaj respublikoj de Lugansko kaj Donecko jam estis kontraŭleĝe deplojitaj sur la okupaciataj teritorioj).


La ukrainiaj armeaj fortoj respektas strikte la reĝimon pri batalhaltigo. Ili kondukas neniun militan aŭ kontraŭleĝan agon en la okupaciataj teritorioj. Samtempe, sur la teritorio kontrolita de Ukrainio, civiluloj de la regionoj de Donecko kaj Luhansko suferas de semajno senĉesajn artileriajn pafojn devenantajn de la okupaciataj teritorioj.      


Krome, la FR kondukas teruran kampanjon por senkreditigi la ukrainian armeon disvastigante amasajn misinformojn, provokojn, bombadojn sub falsa flago en la regionoj de Lugansko kaj Donecko cele al okazo de milito por komenci grandskalan agreson.  


La oficiala sinteno de Ukrainio, kiu estis plurfoje anoncita, baziĝas sur serĉo de politika kaj diplomatia vojo por la reveno de la okupaciataj teritorioj. 


Nome de la sindikataj organizaĵoj, ni esprimas nian profundan dankemon al la landoj, organizaĵoj, politikuloj kaj personoj, kiuj subtenis Ukrainion dum ĉiuj ĉi jaroj.


Ni petas de la sindikatoj kaj publikaj organizaĵoj, ke ili provizu solidaran subtenon al la ukrainia popolo en sia lukto kontraŭ la agreso de la FR, kaj malhelpu grandskalan militon en Eŭropo, kiu povus tuj ŝanĝi la modelon de disvolviĝo de la eŭropaj landoj kaj la arkitekturo de la tutmonda ordo.   


Ni petas de vi diskonigi la Deklaracion de la Ukrainiaj sindikatoj en la sindikataj retejoj, sociaj retoj kaj tujmesaĝiloj.


La ukrainia popolo rezistos kaj venkos en la lukto por sia sendependeco, sia teritoria integriĝo kaj sia civiliza elekto. 


Subskribintaj sindikatoj : 

  • Laboristoj de la nukleaj industrio kaj energio de Ukrainio
  • Sindikatoj de la laboristoj en metalurgiaj kaj minaj industrioj de Ukrainio
  • Sendependa sindikato de la ministoj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la laboristoj en energio kaj elektroteknika industrio de Ukrainio
  • Unuiĝo de la laboristoj en la petrola kaj gasa industrioj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la laboristoj en kemia kaj petrokemia industrioj de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en la konstruado de aviadiloj kaj maŝinoj de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en la defenda industrio de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en radio, elektroniko kaj mekaniko de Ukrainio   
  • Sindikato de la laboristoj en aŭtomobilo kaj agrikultura maŝinaro
  • Sindikato de la mekanika konstruado kaj metalurgio de Ukrainio
  • Unuiĝo de la Ŝtataj dungitoj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la sanlaboristoj de Ukrainio
  • Sindikato de la municipa ekonomio, loka industrio, servoj al la popolo de Ukrainio
  • Sindikato de la laboristoj en gasaj instalaĵoj de Ukrainio
  • Unuiĝo de la socialaj laboristoj de Ukrainio  

Joint Declaration of the Unions of Ukraine

Ukraine has resisted the aggression of the Russian Federation (RF) since 2014. After this aggression Ukrainian Crimea was annexed, and portions of Donetsk and Luhansk in Ukraine were occupied. During the past eight years of aggression from the RF Ukraine has lost tens of thousands of lives, and over 1,500 million people were displaced within the country. 

At the same time the violence and the threat of full scale invasion has also damaged Ukraine's economy. This has lead to a loss of industrial facilities and infrastructure within the occupied territories, and a halt to investment. All this has consequences for the resources and living conditions of workers, who are struggling for peace and the democratic development of their country.

The President of the Russian Federation V. Putin recognised by decree the self proclaimed republics of Donetsk and Luhansk as sovereign and independent states. 
 The recognition of these self-proclaimed republics constitutes a violation of international law and the destruction of the security system that was established after the Second World War and the collapse of the Soviet Union, and a violation of Ukraine's sovereignty, independence and territorial integration through the effective exit of the RF from the Minsk Accords.

In addition, on the 21st of February the Russian federation began to officially deploy troops into the territory occupied by the regimes in Donetsk and Luhansk. (Russian mercenaries and professional forces wearing the uniforms of the armed troops belonging to the self-proclaimed republics of Luhansk and Donetsk were already deployed illegally in the occupied territories.)

Ukrainian military forces strictly adhere to the ceasefire regime. They conducted no warfare or illegal action within the occupied territories. At the same time, civilians from the Donetsk and Luhansk region have been suffering incessant artillery fire from the occupied territories for weeks. 

In addition, the RF is waging a terrible campaign to discredit the Ukrainian army by spreading false misinformation, provocations, false bombings etc, in the Luhansk and Donetsk regions to provoke war like conditions, to start a large-scale aggression.

Ukraine's official position, which has been repeatedly announced, is based on a search for a political and diplomatic path for the return of the occupied territories.

In the name of the trade unions, we express our deepest gratitude to the countries, organisations, politicians and people who have supported Ukraine during these years.

We call on trade unions and public organisations to provide support to the Ukrainian people in their fight against RF aggression, and to prevent a large-scale war in Europe that could immediately change the development of European countries and the foundations of the global order.

We ask you to disseminate the Declaration of the Ukrainian trade unions on the trade union websites, social networks and instant messengers.

The Ukrainian people will resist and triumph in its struggle for its independence, its territorial integrity and its choice of civilisation.


Union Signatories:
  • Workers of the nuclear industry and energy of Ukraine
  • Trade unions in the metallurgical and mining industries of Ukraine
  • Independent trade union of the miners of the Ukraine
  • Union of Workers in the Energy and Electrical Industry of Ukraine
  • Workers' Union in Ukraine's oil and gas industries
  • Union of Workers in the Chemical and Petrochemical Industries of Ukraine
  • Workers' Union in the construction of aircraft and machinery of Ukraine
  • Trade union workers in the defense industry of Ukraine
  • Union of Radio, Electronics and Mechanical Workers of Ukraine
  • Workers' Union in Automobile and Agricultural Machinery
  • Union of Mechanical Engineering and Metallurgy of Ukraine
  • Union of State Employees of Ukraine
  • Union of Health Workers of Ukraine
  • Union of the municipal economy, local industry, services to the people of Ukraine
  • Trade Union of Gas Plant Workers of Ukraine
  • Union of Social Workers of Ukraine

Deklaro de TEJO pri Solidareco kun Ukrainio - Declaration of TEJO on Solidarity with Ukraine


 
 
Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj… la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

Remember, remember, remember, the only means of achieving a lasting peace: is to abolish the root cause of all war. The rule of one people over another. Zamenhof 1914

 

 https://www.tejo.org/deklaro-de-tejo-pri-solidareco-kun-ukrainio/

 

Samspirite, kiel organizo dediĉita al libereco kaj al respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio iniciatitan de la registaro de Rusio. TEJO strebas al solidareco kaj estimo inter la popoloj kaj pledas por ke homoj, kie ajn en la mondo, ne suferu militon kaj ĝiajn efikojn, kiuj dividas la homaron. La milita agado fare de la registaro de Rusio kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de la fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.

TEJO solidarecas kun ĉiuj viktimoj de militoj: kun mortigitoj kaj vunditoj kaj kun ĉiuj rifuĝintoj. Al ĉiuj niaj membroj, aktivuloj, partneroj kaj samideanoj en Ukrainio ni dissendas nian subtenon. Ni ankaŭ agnoskas la suferon de rusianoj, kiuj estis kontraŭvole enplektitaj en la militon. Ni solidarecas kun la kuraĝaj rusianoj, kiuj manifestacias kontraŭ ĝi riskante malliberiĝon. Ni salutas tiujn pacajn batalantojn kiel parolantoj de lingvo de paco. Ni petas al niaj samideanoj en la tuta mondo, kaj aparte en Ukrainio kaj Rusio, interkompreneme kaj gefrate dialogi por flegi pacajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ la kondamninda ago de la registaro de Rusio.

TEJO alvokas por paco en Ukrainio kaj tra la mondo, por ke homoj povu vivi sen risko de perforto, morto aŭ subpremo. Ni pledas por la tuja retiriĝo de la militistaro de Rusio el Ukrainio kaj por la respekto de la homaj rajtoj. Ni alvokas al ĉiuj internaciaj instancoj strebi utiligi diplomation por ĉesigi konfliktojn, provizi savan helpon al la viktimoj kaj konstrui stabilan mondan pacon. Tio baziĝu sur la respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni apelacias al ĉiu esperantisto tra la tuta mondo: subtenu la homajn rajtojn, pacon kaj interkompreniĝon.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

la 27-an de Februaro 2022

Por konkrete subteni esperantistojn trafitajn de la milito, vi povas donaci al Konto Espero de UEA. Nun TEJO estas aktive enplektita en transnacia laborgrupo de la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE). La laborgrupo celas kunigi informojn inter Ukrainio kaj eŭropuniaj najbaraj landoj por efike disponigi bezonatajn rimedojn. Se vi povas helpi aŭ deziras kontribui al la agado de TEJO, kontaktu la Oficejon de TEJO aŭ la Komisionon pri Eksteraj Rilatoj (KER).

Declaration of TEJO on Solidarity with Ukraine

 

Remember, remember, remember, the only means of achieving a lasting peace: is to abolish the root cause of all war. The rule of one people over another. Zamenhof 1914

It is in the same spirit, that TEJO, an organisation dedicated to liberty and human rights, condemns the invasion of Ukraine instigated by the Russian government. TEJO strives for solidarity and respect between the people's of the world, and desires that no one, wherever they are in the world do not suffer from war and its massive traumas, which drive people apart. The military attacks by the Russian government are against our ideals of democracy, world peace, and mutual understanding: it is a serious insult to the fundamentals of human rights. That is why we have decided to not be silent about it.

TEJO, is in solidarity with the victims of all wars:with the dead and the wounded and every refugee. To all of our members, activists, partners and fellow Esperantists in Ukraine we send our support. We also acknowledge the suffering of Russians, who were reluctantly dragged into this war. We also support brave Russians who are courageously protesting the war and risk arrest.  As speakers of the language of peace we salute those fighters for peace. We urge our like-minded people around the world, and especially in Ukraine and Russia, to engage in mutual understanding and fraternal dialogue in order to foster peaceful relations between the people, despite the reprehensible action of the Russian government. 

TEJO calls for peace in Ukraine and throughout the world, so that people can live without the threat of violence, death, or oppression. We plead for the immediate withdrawal of the Russian military from Ukraine and for the respect of human rights.We call on all international bodies to strive to use diplomacy to end conflicts, provide rescue assistance to victims and build stable world peace.This should be based on respect for the human rights of all, including the linguistic rights of ethnic minorities.We appeal to every Esperantist all over the world: to uphold human rights, peace and understanding.

World Organisation of Esperantist Youth (TEJO)

To concretely support Esperantists affected by the war, you can donate to UEA's Konto Espero. TEJO is now actively involved in the European Youth Forum's (FoJE) transnational working group. The aim of the working group is to gather information between Ukraine and neighboring European countries in order to effectively provide the necessary resources. If you can help or wish to contribute to the activities of TEJO, contact the TEJO Office or the Commission on External Relations (KER).

Saturday, 5 February 2022