Thursday 21 January 2021

El “Kio estas Anarkiisto?” de E.Armand

Mia broŝuro pri la Prapatroj de Anarkiismo ankaŭ inkluzivis ĉi tiun eltiraĵon de lia alia verko "Kio estas Anarkiisto?"


 

El “Kio estas Anarkiisto?”

de E.Armand


- Oni kutime ligas historie la anarkion al la laborista movado, kiu sub nomo Internacio floradis fine de la reĝado de Napoleono la III-a . Tio malĝustas. La malamon kaj la insultojn, per kiuj Karl Marks, la granda profeto de l’science socialismo, persekutadis Mikaelon Bakunin, ne kaŭzis profundaj malakordoj intelektaj aŭ etikaj. Bakunin kaj ties amikoj estis forpelitaj de la Internacio, ĉar federalistoj, malcentralizemaj, insurekciemaj, malamikaj al la formo de Ŝtatisma konkero por la parlamentaj seĝoj, kiun estis aplrenonta la socialista agado. La amikoj de Bakunin, la federalistoj, proklamis sin kolektivistoj kaj iuj inter ili hodiaŭ riproĉas al la socialismo, ke ĝi akaparis tiun kvalifikon; ja federalistoj tradukis kaj disvatigis en la mediteraneaj landoj “la Kapitalo”-n, la ĉefan verkon de Marks. Certe, Bakunin estis anarkiemulo, ofte perforteme kaj foje profunde, sed se oni zorge studas la movadon de la Ĵurasa federacio (kaj foras de ni la penso mistaksi la agadon, kiun ĝi siatempe plenumis), oni en ĝi renkontos ĉiujn reaperojn de la iama socialismo: kredo je la egaleco, la frateco inter ĉiuj homoj; ideoj pri universalaj solidaro kaj amo, pri estonta socio, pri revolucio savonta kaj tiuj transformonta la homaron – konceptoj, kiujn la anarkiismo, kiel la aliajn, submetiĝas al la individua analizo kaj kiuj estas neniel specife anarkiismaj, Verdire, la federalistoj de la Internacio montriĝis anarki-emaj en la koncepto pri le taktiko kaj la organizado de la socialisma movado. Por la cetero, nenio diferencigis ilin de la tiamaj revoluciaj socialistoj.


Situante ekstere, eksterpartiaj, specoj de perditaj infanoj, vivantaj antitezoj de l’socialismo, la narkiistoj malakordas sur ĉiuj punktoj kun la nuna socio. (…)


Ĉar ĝi lokiĝas trans la kutimaj reguloj, trans la aŭtoritatoj, kiuj ilin regas, la anarkiismo ne estas nura doktrino, nura sinteno, ĝi estas vivo. Ĝi ne estas sistemo, kolekto el preskriboj, malfekunda filozofio, ĝi estas konstanta aplikado, realigado, aktivado ĉiutaga!


La anarkiisto negas la leĝon, stariĝas kontraŭ la aŭtoritato de ties reprezentantoj, kontraŭ la agoj de la plenumantoj de la socio, tial ĉar li asertas kapabli doni mem leĝon al si kaj trovie en si la forton necesan por ekzists kaj konduti, tio sen ekstera interveno, ankaŭ sen kompromitiĝo. Li konceptas neniujn aliajn societojn, ol asociajon el kamaradoj unuiĝintaj per komuna akordo kaj libera laboro. La societoj, en kiuj li vivas, bezonas, por pludaŭri, mil specojn de aŭtoritatoj: aŭtoritato de dio, aŭtoritato de leĝodonantoj, aŭtoritato de la riĉeco, de la konsiderindeco, de la respektindeco, de la prapatroj, de ĉiusepcaj programoj. La anarkiisto, elvokante sin men, ekzamenas, konsideras ĉiujn aferojn, akceptas aŭ forĵetas laŭ tio, ĉu la proponataj aŭ prezentataj ideoj kongruas aŭ ne kun lia vivkoncepto aŭ kun liaj individuaj aspiroj. Ĉiuj homoj akceptas esti determinataj de sia medio; strebas la anarkiisto – kalkulante kun la neeviteblaj fizikaj kondiĉoj – unue sin determini mem, poste roli kiel determinanto de l’medio.


Konklude, la anarkiistoj prezentas al si:


a) homon idealon: La anarkiiston; la homaron unuecon neganta la aŭtoritaton kaj ties ekonomian korolarion: la ekspluatadon; la estulon, kies vivo konsistas el daŭra reagado kontraŭ medio, kiu nek povas nek volas lin kompreni aŭ lin aprobi, tial ĉar la konsistigaj eroj de tiu medio estas sklavoj de malklero, de apatio, de prapatraj difektoj, de la respekto al la establitaj aferoj;


b) homan ideolon: La konscian individuon, emancipoĝontan, sur la vojo al realigado de nova tipo: la homo sen dioj kaj sen mastroj, sen fido kaj sen leĝo, kiu sentas neniam bezonon pri reglamentado aŭ ekstera trudo, tial ĉar li posedas sufiĉe de volkapablo por determini siajn proprajn bezonojn, uzi siajn pasiojn por pli disvolviĝi, multigi la eksperimentojn de sia vivo kaj konservi sian individuan ekvilibron;


c) socialn idealon: La anarkisstan medion, socion, en kiu la homoj – izolitaj aŭ asociitaj – determinus sian individuan vivon, en siaj aspketoj intelekta, etika, ekonomia, per libre interkonsentita kaj aplikata akordo, bazita sur “reciprokeco”, antentante pri la libero de ĉiuj, bridante la liberon de neniu.


(trad. Kribo)

 

No comments:

Post a Comment