La fonto
La membiografio de Aleksander Metodiev Nakov (1919-2018) utilas por
lerni pri la esperanta movado en Bulgario, sed ankaŭ pri ĝiaj rilatoj
kun anarkiismo. Fakte,
la ĉefa reprezentanto de tiu interligo estas ĝuste Nakov, kiu agadis
dum la dekstrema aŭtoritatema reĝimo antaŭ la dua mondmilito, sed ankaŭ
dum tiu komunisma. Nakov nomis ilin reciproke « faŝisma » kaj
« bolŝevika ». Naskiĝinte ene de malriĉa familio en la vilaĝo Kosatĉa
(Kovacevci) en la okcidenta parto de la lando, post la bazlernejo li
eklaboris kiel terlaboristo. Li translokiĝis al minista urbo Pernik, kie
li laboris en fabriko Machinostroitel. Promenante sur la ĉefa strato de
la urbo je la fino de 1936, kaptis lian atenton iu lernolibro de
Esperanto en montro-fenestro de librovendejo . Allogis lin, kaj la celo
de la lingvo kaj ĝia lerno-facileco, sed eĉ pli la ebleco sekvi rekte la
revoluciajn eventojn en Hispanio, pri kiuj legeblis en
Esperanto-bultenoj atingintaj Bulgarion.
Malgraŭ sia nescio de la latina alfabeto, li eklernis la lingvon. Baldaŭ
li konatiĝis kun la juna ministo Boris Serginov, kiu klopodis vendi
esperantan kalendaron de 1937. Kun li Nakov babiladis unuafoje en la
internacia lingvo. Tamen, la plej influa homo en tiu epoko estis Anka
Pisarska, kiun Nakov ekkonis en kunveno de junaj anarkiistoj en Vitoŝa.
Ŝi lernigis lin la gramatikaĵojn de la lingvo kaj tiel li komencis
korespondi kun samideanoj nacie kaj internacie. Nakov kaj liaj amikoj
fondis e-grupon Nova Vojo,
kiu kunigis komencantojn kaj spertajn esperantistoj, kaj kiu organizis
kursojn en lernejoj kaj okazigis renkontiĝojn. Kelkaj bulgaroj
partoprenis en internaciaj esperantaj aranĝoj, sed pro politikaj kialoj
Nakov ne rajtis eliri la landon. Li tamen partoprenis la naciajn
Esperanto-eventojn, krom tiuj okazintaj dum lia restado en koncentrejoj
aŭ malliberejoj. Kaj tio okazis plurfoje. Eble ne hazarde en faŝistaj
prizonoj troviĝis aliaj esperantistoj, kiel la komunisto Asen Grigorov,
aŭtoro interalie de lernolibroj kaj vortaroj. Poste en komunismaj
koncentrejoj li ankaŭ kunestis kun esperantistoj. Kiel membro de
Sennacieca Asocio Tutmonda, Bulgara Esperanto-Asocio, kunlaboranto de Bulgara Esperantisto
ktp, li ĉiam estis fidela al la zamenhofa lingvo, kiu ankaŭ utilis en
lia kontraŭaŭtoritata agado. Ekzemple, dank’al la esperanta medio li
konatiĝis jam en la 1980-aj jaroj kun la verko 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner.
Sed la vivo de Nakov ankaŭ klarigeblas el anarkiista perspektivo,
almenaŭ ekde 1937. Tiam en la fabriko Machinostroitel li kreis
liberecanan grupon. Pro tia agado li estis enprizonigita en 1941, kune
kun kvin aliaj kamaradoj. Kondamnita al 8 jaroj de malliberejo, li tamen
liberiĝis en 1944. En tiu jaro li kreis du novajn liberecanajn grupojn,
unu en Kosatcha kaj poste alian en Pernik, kiu nomiĝis Élisée Reclus.
Ano de la liberecana junularo, Nakov rolis kiel loka gvidanto de la
Bulgara Anarkiista Unuiĝo. Li daŭre aktivis klandestine dum la komunista
regado, kiu malpermesis la liberecanan movadon. Pro tia persekutado en
1947 li deteniĝis denove kaj pasigis ses jarojn en koncentrejo Belene,
kie li estis plurfoje punita pro malbona konduto. Nakov revenis
malforta, malsana kaj malsata. En liaj vortoj: “Mi nur travivis danke al
la interhelpo inter ni anarkiistoj, kiu ĉiam estis ne nur homa
principo, sed bone organizita praktiko”.
Poste li daŭrigis sian politikaj agadon, restante konscia anarkiisto kaj
esperantisto ĝis la fino de sia vivo. Anekdote, dufoje (decembro 1948
kaj marto 1974) oni forprenis lian kompletan korespondadon, inkluzive de
esperantaj gazetoj, ktp.
Verŝajne la plej interesa parto de la libro estas la “dosiero de objekto
1218”, subskiribta de kolonelo de la ŝtata sekureco de Bulgario, kiu
inkludas perlojn kiel la jenajn: “Nuntempe, la objekto ofte kunsidas kun
la ĉefaj anarkiistoj por komenti pri eventoj, interŝanĝi beletron kaj
helpi unu la alian” (…) “La sinteno de la objekto pri la popola povo
estas kontraŭa”(…) “Li rigardas la mondajn eventojn per la prismo de
liberpensulo, for de la dogmoj de moderna komunismo” (…) Nature la
objekto estas modesta; li ne drinkas, ne fumas kaj estas laborema. Li
havas bonan kulturan ĝeneralan kaj politikan, kaj estas membro de la
esperanta asocio Nova Vojo
de Pernik. Temas pri fanatika anarkiisto, kiu malferme deklaras ke
nenio malebligas deturni lin de lia ideo kaj de liaj rilatoj kun
anarkiistoj. Konklude, bazita sur lia malamika agado, mi sugestas ke li
estu internigita kiel sociala danĝerulo”.
Javier Alcalde
Aleksander M. Nakov, The Dossier of Subject No. 1218, Edmonton, Black Cat Press, 2016, trad. Mariya Radeva.
Александър Наков, Досие на обект номер 1218, Sofio, ИК „Шрапнел“, [2006] 2009 ; Статии, sl, 2017.
Anarchism in Bulgaria
The
autobiography of Aleksander Metodiev Nakov (1919-2018) is useful for
learning about the Esperanto movement in Bulgaria, and also its
relationship to Anarchism. In fact the best representative of this
interconnection was Nakov himself, who was active during the period of
the right wing dictatorial regime established before the second world
war[1], and also during the subsequent communist dictatorship. Nakov
dubbed the former Fascist and the latter Bolshevik. Born into a poor
family in the village of Kosatĉa
(Kovačevići) in the western part of the country, after finishing
elementary school he started work as a peasant working the land. Later
he moved to the mining town of Pernik getting a job in the
Machinostroitel factory[2]. Walking down the main street of the town in
the winter of 1936 when his attention was caught by an Esperanto
teaching book in the window of a book seller. He was attracted to both
the purpose of the language and its ease of learning, but even more so
the possibility of following directly the revolutionary events in Spain,
which could be read in Esperanto bulletins that reached Bulgaria.
Despite
his ignorance of the Latin alphabet, he began to learn the language. He
soon became acquainted with the young miner Boris Serginov, who tried
to sell an Esperanto calendar from 1937. With him Nakov chatted for the
first time in the international language. However, the most influential
person at that time was Anka Pisarska, whom Nakov first met at a meeting
of young Anarchists in Vitosha. She taught him the grammar which
enabled him to start corresponding with fellow travellers nationally and
internationally. Nakov and his friends founded the Esperanto group Nova Vojo
(New Way), which connected beginners with experienced Esperantists, and
organised courses in schools and hosted public meetings. Several
Bulgarians took part in international Esperanto gatherings, but due to
political restrictions Nakov was not allowed to leave the country.
However, he participated in the national Esperanto events, in addition
to those that took place during his stay in concentration camps or
prisons. These internments happened several times. It is no coincidence
that other Esperantists were found in fascist prisons, such as the
communist Asen Grigorov, author of textbooks and dictionaries. Later in
the concentration camps run by the communists he also meet up with
Esperantists[3]. As a member of the Sennacieca Asocio Tutmonda (World
Anti-national Association), Bulgarian Esperanto Association,
collaborator on the Bulgara Esperantisto (Bulgarian Esperantist)
etc, he was always faithful to Zamenhof's language, which was also used
in anti-authoritarian activities. For example, thanks to the Esperanto
environment, he became acquainted as early as the 1980s with Karl
Steiner's 7000 Days in Siberia.
But the life of
Nakov also demonstrates the Anarchist perspective, starting in 1937. In
the Machinostroitel factory he established a libertarian group. Because
of this activity he was imprisoned in 1941 together with five other
comrades. Sentenced to eight years in prison, however he was freed in
1944. In that year he created two new libertarian groups, one in
Kosatcha and later another in Pernik, both named after Elisee Reclus[4].
A member of the Libertarian youth Nakov became a local leader of the
Bulgarian Anarchist Union. He continued to act clandestinely during the
Communist regime, because the authorities were actively suppressing the
libertarian movement. Because of this persecution he was arrested again
and spent six years in the concentration camp in Belene, where he was
punished several times for bad behaviour. Nakov returned weak,
unhealthy, and hungry, in his own words "I only survived thanks to
mutual aid between us Anarchists, which is not only a human principle
but a well organised practice".
Later he
continued his political activity, remaining a conscious anarchist and
Esperantist until the end of his life. Anecdotally, twice (December 1948
and March 1974) his complete correspondence was taken away, including
Esperanto newspapers, etc.
Perhaps the most
interesting part of the book is the "dossier of object 1218", signed by a
colonel of Bulgarian state security, which contains such pearls like
the following "Presently the object often meets mainly with anarchists
for comments on events, the exchange of litereature and to help one
another" (…) "The attitude of the object toward popular power is
oppositional" (...) "He looks at world events through the prism of a
free thinker, away from the dogmas of modern communism" (…) "Naturally
the object is modest, he does not drink, does not smoke, and is
hardworking. He has a good culture generally and politically, and is a
member of the Esperanto association New Way in Pernik. Is a fanatical
Anarchist, and has openly declared that no prison will destroy his
ideals nor his relationship with other Anarchists. In conclusion, based
on his hostile activity I recommend that he be detained as a social
danger".
Javier Alcalde
Translated by Reddebrek
Aleksander M. Nakov, The Dossier of Subject No. 1218, Edmonton, Black Cat Press, 2016, trad. Mariya Radeva.
Александър Наков, Досие на обект номер 1218, Sofio, ИК „Шрапнел“, [2006] 2009 ; Статии, sl, 2017.
___________________________________________________________________________________
Footnotes:
1:
The Kingdom of Bulgaria spent much of the interwar years worried about
workers and peasant revolts and initiated many purges, crackdowns and
its own White Terror, imprisoning thousands of suspects and killing many
militants of any even vaguely anti monarchy organisation, especially
the anarchist movement and the Bulgarian Communist Party. While not
explicitly Fascist, during WWII it sided with the Axis and came under
increasing influence of Nazi Germany.
2: A company trading
under the name of Machinostroitel still operates in Bulgaria, but if it
is the same one then it appears to have moved out of Pernik.
3:
For more details on the brutality of the Communist party of Bulgaria
see Bulgaria the New Spain - The Communist Terror in Bulgaria
4: Famous French Anarchist and geographer
No comments:
Post a Comment