Friday, 11 June 2021

Olimpiaj ludoj en Barcelono: Eduardo Vivancos - Olympic Games in Barcelona by Eduardo Vivancos

 

Olimpiaj ludoj en Barcelono: Eduardo Vivancos

Olimpiaj ludoj en Barcelono: Eduardo Vivancos

Artikolo pri la Popolaj Olimpiaj Ludoj de Barcelono, verkita de partopreninto, Eduardo Vivancos.

Artikolo verkita katalunlingve en la jaro 1992 kaj aperinta samjare en la revuo “Flama”, organo de la Kataluna Asocio de Toronto.

Quote:
“Plej grave en la Olimpiaj ludoj ne estas gajni, sed partopreni”

Pierre de Coubertin

Dank’ al la XXV Olimpiaj Ludoj Barcelono iĝis la celpunkto de la rigardoj de milionoj da personoj ĉie en la mondo. Ŝajnas ke Barcelono estis reeltrovita. Ĉiuj parolas pri ĝi. La gazetaro kaj televido montris bildojn kiuj ŝajnas veni el lando de mirindaĵoj. Bildoj de la tuta urbo, de ĝiaj karakterizaj monumentoj, de la Gotika Kvartalo, de la olimpika vilaĝo, de la ĵus konstruita Palaco Sant Jordi, de la multnombraj sportaj instalaĵoj kaj de la olimpika stadiono de Montjuic. Ho, stadiono de Montjuic! Por multaj personoj de mia generacio ĝi estas plena je memoroj kaj de certa nostalgio. Mi mense revidas tiun stadionon kia ĝi estis de antaŭ 56 jaroj (1936). Grupoj da entuziasmaj kaj iluziplenaj gejunuloj iris tien ĉiutage por sin trejni kun la celo kvalifikiĝi por partopreni en la porjunulaj konkursoj de la Olimpiaj Ludoj de Barcelono. Jes, mi bone diras, la Olimpiaj Ludoj de Barcelono, kiu devis okazi en la jaro 1936, kvankam nuntempe oni ne multe mencias pri tiu signifoplena evento.

Sed antaŭ daŭrigi pri la historio de tiu olimpiado, bedaŭrinde frustrita pro tragikaj cirkonstancoj, ni turnu la paĝon de la libro de la tempo kaj mallonge ni trarigardu la historion de la modernaj Olimpiaj Ludoj. La iniciatanto de la Ludoj estis la franco Pierre de Coubertin, sincera humanisto kiu kredis ke partopreno de homoj el la tuta mondo en sportaj konkursoj alportus spiriton de amikeco, frateco kaj komprenemo inter la partoprenantoj el kiu ajn etna deveno, kredo aŭ socia pozicio ili estas. Ni notu ke, bedaŭrinde, la idealismaj celoj de Pierre de Coubertin nur parte realiĝis kaj ke la Ludoj estis ofte falsigitaj pro aĉaj politikaj manipulacioj, rasismo, furioza naciismo, netoleremo, senbrida komercismo kaj la ambicio gajni je ĉiu kosto, uzante rimedoj ne tre etikaj, kontraste kun la deziroj de Coubertin kiam li diris: “Plej grave en la Olimpiaj ludoj ne estas gajni, sed partopreni; plej grave en la vivo ne estas la triumfo, sed la klopodo por ĝin atingi.”

La idealo kiun Pierre de Coubertin proponis al la partoprenantoj, ne identiĝas al la sola venko, sed al la kavalireca spirito de la sporto, ĝia sindonema praktiko, la afabla akcepto de la sorto, ĉu favora, ĉu malfavora, la amikeca kunlaborado inter nacioj, etnoj kaj individuoj ĝenerale, celoj kiuj enhavas altvalorajn moralajn elementojn kaj kiujn la publiko ankaŭ scias apreci.

La unua moderna Olimpiado okazis en Ateno en la jaro 1896, kaj ekde tiam, escepte dum la jaroj de la du mondmilitoj, ĝi okazas ĉiun kvaran jarojn en malsama urbo. Ja ekde la komenco de la olimpia movado la barcelonanoj montris grandan intereson por la Ludoj. Kiam en la jaro 1929 konstruiĝis la stadiono de Montjuic, la intenco estis posedi la bezonataj strukturoj por povi ilin organizi. Konsekvence Barcelono prezentis, siatempe, la kanditatecon por organizi la Ludojn de la XI-a Olimpiado de la jaro 1936.

La Internacia Olimpia Komitato kunvenis en Barcelono en la jaro 1931, sed ĝiaj membroj ne atingis interkonsenton. Unu jaro poste, en 1932, la komitatanoj renkontiĝis en Los Anĝeleso kaj per balotado ili elektis Berlinon. Tiu urbo ricevis 43 voĉdonojn, kontraŭ 16 por Barcelono kaj 8 sindetenoj. En tiu tempo Germanio havis politike centrisman reĝimon, kaj donis la impreson ke ĝi povis organizi la ludojn kun certa garantio de senpartieco. Sed en januaro de 1933 Adolf Hitler kaptis la ŝtatan povon kaj tuj li enkondukis rasistajn leĝojn. La senpartieco jam ne eblis malgraŭ la promesoj faritaj de Hitler al Baillet-Latour, prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato.

La 5-an de septembro de la jaro 1935 Hitler proklamis la leĝojn de Nuremberg senigante la judojn de la germana civitaneco, kaj samtempe li intensigis kruelan persekuton kontraŭ siaj politikaj oponantoj. Tiaj cirkonstancoj kreis etoson de ĝenanta timo. Multaj sportuloj rifuzis iĝi instrumentoj de la nazia propaganda maŝino. En multaj landoj kreiĝis komisionoj kun la celo trovi alternativojn al la ludoj de Berlino. La logika loko estis Barcelono kiu, kiel ni jam vidis supre, kandidatiĝis por la organizado de la Olimpiaj Ludoj kelkajn jarojn antaŭe. Konsekvence kreiĝis la Komitato de la Popola Olimpiado de Barcelono kies prezidanto estis Josep Antoni Trabal; la sekretario estis Jaume Miravitlles, konsiliano de la aŭtonoma kataluna registaro (Generalitat de Catalunya). La dato: de la 19-a ĝis la 26 de julio. Baldaŭ alvenis aliĝoj el Francio, Usono, Svisio, Belgio, Kanado, Grekio, Svedio, Maroko kaj multaj aliaj landoj. Pro evidentaj motivoj ne venis aliĝoj el Germanio, sed kompense aliĝis multaj germanoj kiuj loĝis eksterlande kaj por kiuj la partopreno en la ludoj de Berlino estis kompreneble barita.

Sabate postagmeze, la 18-an de julio, la stadiono de Montjuic bolis je aktiveco. Multaj alilandaj atletoj troviĝis tie por trejniĝi kaj por interkonatiĝi kun aliaj partoprenantoj de la Ludoj. Ankaŭ tie troviĝis multaj barcelonaj junuloj, membroj de la sporta fako de la Popola Enciklopedia Ateneo, de la Barcelona Laborlernejo kaj de aliaj lokaj kluboj. Tiuj junuloj devis praktiki gimnastikajn ekzercojn por esti prezentataj la morgaŭon. La kontaktoj inter ambaŭ grupoj estis ege interesaj kaj instruplenaj malgraŭ la evidentaj lingvaj problemoj. Ne multaj alilandanoj scipovis paroli hispane. Kelkaj fuŝparolis vortojn ĵus lernitaj kaj terure prononcitaj okazigante amuzajn miskomprenojn. Mi mem klopodis uzi mian limigitan konon de la franca lingvo, sed kun ne multe da sukceso. Plej ofte afablaj mienoj kaj varmaj manprenoj anstataŭis vortojn.

La etoso estis tre frateca. Por la unua fojo mi havis la okazon rekte rilati kun alilandanoj. Tiu sperto plifortigis miajn konvinkojn pri vera amikeco inter homoj el la plej diversaj devenoj. Entuziasmo kaj eŭforio ŝvebis super la stadiono, sed bedaŭrinde miksita kun sento de antaŭtimo kaj streĉo. Dum la tuta tago oni konstante aŭdis alarmajn novaĵojn pri armea ribelo. La registaro asertis ke ĉio estis sub kontrolo, sed ne multaj estis konvinkitaj pri tiu aserto. Kiam la junuloj pretiĝis por la gimnastikaj ekzercoj, unu el la organizantoj morne anoncis: “Faŝistaj manoj sabotis la elektran instalaĵon. Ni solvos la problemon kaj morgaŭ ĉio estos preta por la inaŭguro de la Ludoj”.

Paralele kun la sportaj konkursoj organiziĝis Kultura Olimpiado kaj estis preparitaj multnombraj folkloraj prezentadoj. Inter la partoprenantoj de la kulturaj aktivaĵoj troviĝis la famkonata violonĉelisto Pau Casals.

La vespero de la 18-a de julio Pau Casals direktis la provludon de la Naŭa Simfonio de Beethoven kiun la orkestro, kunlabore kun la kantistoj de fama Barcelona Ĥorsocieto (Orfeó Gracienc), devis ludi la morgaŭon en la Greka Teatro de Montjuic okaze de la inaŭguro de la Olimpiado. Dum la provludo prezentiĝis oficialulo kiu per ekscitita voĉo diris, “Ĉesigu la ludprovon. Ni estis informitaj ke ĉinokte okazos armea ribelo en la tuta lando. La koncerto kaj la Olimpiado estas nuligitaj. Tuj forlasu la ejon.”

Je tiu anonco Casals forte konsterniĝis. Li sin turnis al la muzikistoj kaj kantistoj kaj diris: “Mi ne scias kiam ni renkontiĝos denove; mi proponas al vi ke antaŭ la disiĝo ni ĉiuj kune ludu la simfonion”, kaj levigante la taktobastonon daŭrigis la provludon kulminante je la fina parto kiu tekstas jene:

Jen brakumo al milmiloj,
jen ĉi kis’ al tuta mond’!
Fratoj! super stela rond’…

“Kia emocia momento! Kaj kia kontrasto” memoris la majstro kelkaj jaroj poste. “Ni kantis la subliman himnon de la frateco, dum sur la stratoj de Barcelono, kaj de multaj aliaj urboj, prepariĝis lukto kiu tiom da sango devus verŝigi”.

La ĥorgrupo ankaŭ estis provludinta la himnon de la Popola Olimpiado verkita de la poeto Josep María de Sagarra. Tiu himno devis esti kantata antaŭ miloj da personoj precize la 19-an de julio:

Sub la blua ĉielo
la sola trafa vorto estas
ĝojkrio, Paco!

Sed anstataŭ aŭdi la himnon de la paco, en tiu tago la barcelonanoj aŭdis la sonon de senĉesa pafado, kaj je la kvina kaj kvarono matene, korŝiran alvokon per la Barcelona radiostacio: “Barcelonanoj, la timita momento jam alvenis; la armeo, perfidante sian honorparolon, ribeliĝis kontraŭ la Respubliko. Por la barcelona popolo alvenis la horo de la grandaj decidoj kaj grandaj oferoj: detrui la ribelitan armeon. Ĉiu civitano estu preta por plenumi sian devon. Vivu la Respubliko!”

Multaj el la atletoj kiuj venis por la Popola Olimpiado, aktive partoprenis en la lukto kontraŭ faŝismo; kelkaj el ili neniam plu tretus la arenon de stadiono. Tiel finiĝis, antaŭ ol ĝi komenciĝis, la esperplena Popola Olimpiado de Barcelono, preparita kun tiom da entuziasmo kaj amo fare de bonvolaj homoj kiuj sincere kredis en la humanisma olimpia idealo.

 

 


Olympic Games in Barcelona


Article about the Popular Olympic Games of Barcelona 1936, written by a would be participant. 

Written in the Catalan language in 1992 and published in the same year in the magazine Flame, the official publication of the Catlunyan Association of  Toronto.

"The most important thing about the Olympic Games is not to win, but to participate"

Pierre de Coubertin

Thanks to the 25th Olympic Games Barcelona became the focus of millions of people from around the world. It seemed as if Barcelona had been rediscovered. Everyone was talking about it. The newspapers and television showed pictures that seemed to come from the land of marvels. Pictures of the whole city, of its characteristic monuments, its Gothic cathedral, the Olympic village, the newly completed Palace of Saint Jordi, of the many sports grounds and racing tracks and the Olympic stadium of Montjuic. Oh, the stadium of Montjuic! For people of my generation that building is full of memories and a certain sense of nostalgia. My mind revisit the stadium as it was 56 years ago (1936). Groups of enthusiastic and illusion filled youths would journey to it everyday to train for the chance to qualify for the youth contests of the Olympic games of Barcelona. Yes, I say it well, the Olympic Games of Barcelona, which had to happen in 1936, though in the present time you don't hear many mentions of this significant event. 

But before we continue on the history of that Olympics, sadly frustrated by tragic circumstances, let us turn the page of the book of time and briefly look at the history of the modern Olympic Games. The initiator of the games was the Frenchman Pierre de Coubertin, a sincere humanist who believed that the participation of people from the whole world in sporting competitions would carry the spirit of friendship, brotherhood, and mutual understanding between the athletes, from whatever ethnic origin, faith or social position they are. We must keep in mind that sadly these idealistic goals of Pierre de Coubertin were often only partly realised and that the Games were often compromised from terrible political manipulations, racism, furious nationalism, intolerance, unchecked corruption, and the desire to win at any cost and the use of methods not completely ethical. Contrasts with the desires of de Coubertin when he declared "The most important thing in the Olympic Games is not to win, but to participate; the most important thing in life is not the triumph but the efforts used to obtain it".

The ideal which Pierre de Coubertin proposed to the participants is not identified with the victory alone, but with the chivalrous spirit of the sport, its generous practice, the kind acceptance of fate, whether favourable or unfavourable, the friendly co-operation between nations, ethnic groups and individuals in general, precious moral elements that the public can also appreciate.

The first modern Olympic Games took place in Athens in 1896, and since than excepting the years of the two world wars it happens every four years in a different city. Since the beginning of the Olympic movement Barcelonans have shown great interest in the Olympic Games. In 1929 construction began on the stadium of Montjuic with the intention of developing the necessary infrastructure to host them. Consequently Barcelona presented it self as a candidate to host the 11th Olympics to be held in 1936.

The International Olympic Committee met in Barcelona in 1931, but could not reach a consensus. In 1932 a year later they reconvened in Los Angeles and chose Berlin by ballot. That city received 43 votes to 16 for Barcelona and 8 abstentions. In that time Germany was governed by a centrist regime and had given an impression that it could organise the Games while guaranteeing a freedom from partisanship. However, in January 1933 Adolph Hitler captured state power and immediately began drafting racist laws. Political neutrality was already made impossible despite the promises made by Hitler to Baillet-Letour the president of the International Olympic Committee. 

On the 5th of September 1935, Hitler passed the Nuremberg Laws, which stripped Jewish people of their German citizenship, at the same time he intensified cruel persecutions against his political opponents. These circumstances created an atmosphere of general fear. Many athletes refused to be made instruments of the Nazi propaganda machine. In many countries committees were created with the aim of finding an alternatives to the games in Berlin. The logical place for this was Barcelona, which as we've seen above had already prepared its candidacy to host the Olympic Games several years before. Consequently the Committee for the Popular Olympiad of Barcelona was created, Josep Antoni Trabal was its President; its secretary was Jaume Miravitlles a councillor for the Autonomous Catalan Government (Generalitat de Catalunya). The date from the 19th until the 26th of July. Soon athletes wishing to participate arrived from France, the United States, Switzerland, Belgium, Canada, Greece, Sweden, Morocco and many other countries. For obvious reasons, no registrations came from Germany, but in return many Germans who lived abroad and for whom participation in the Berlin Games were of course barred did arrive to register.

Saturday afternoon, the 18th of July the stadium of Montjuic is already boiling with activity. Many foreign athletes are found here training and getting to know other participants of the Games. Also there are many young Barcelonans, members of the sports department of the People's Encyclopaedic Athenaeum of the Barcelona workers school and from other local clubs. These young people had to practice gymnastic exercises in order to be presentable tomorrow. The contacts between both groups was extremely enlightening and full of teaching despite the evident language barriers. Not many of foreigners could speak Spanish. Some whispered words just learnt and terribly pronounced, which caused amusing misunderstandings. For myself I was able to make use of my limited knowledge of the French language but often unsuccessfully. Most often kind gestures and warm handshakes replaced words.

The atmosphere was very brotherly. For the first time I was able to talk directly to people from other countries. That experience strengthened my convictions about true friendship between people from the most diverse places. Enthusiasm and euphoria hovered above the stadium, but unfortunately mixed with a feeling of anticipation and stress. During the whole day we heard constant alarming news of an army rebellion. The government claimed that everything was under control, but few were convinced of this assertion. When the youths arrived to prepare for the gymnastic exercises one of the organisers mournfully announced "Fascist hands had sabotaged the electric works, but they would soon fix the damage and tomorrow would inaugurate the Games".

Parallel to the sporting contests a Cultural Olympics was being organised with many folk events and presentations. Amongst the participants of this Cultural Olympics was the world famous Cellist Pau Casals.

On the evening of July 18, Pau Casals conducted the rehearsal of Beethoven's Ninth Symphony, which the orchestra, in collaboration with the singers of the famous Barcelona Choral Society (Orfeó Gracienc), was to play the next day at the Greek Theatre of Montjuic on the occasion of the inauguration of the Olympic Games. During the rehearsal, an official appeared in an excited voice and said, “Stop the rehearsal. We have been informed that there will be a military uprising across the country tonight. The concert and the Olympics are cancelled. Leave the place at once. ”

This announcement caused Casals great consternation. He turned to the musicians and singers and said "I do not know when we will meet again, so I propose to you that before we depart that we finished the rehearsal and continue to play the symphony together". and raising the baton continued the rehearsal culminating in the final part which reads as follows: 

Here is a hug to thousands, 

here’s a kiss to the whole world!

Brothers! above the starry canopy ’’

"What an emotional moment, what a contrast" recalls the maestro some years later "We sang the sublime hymn of brotherhood, while on the streets of Barcelona, and of many other cities, a struggle was being prepared which should shed so much blood. ”

The choir also rehearsed the anthem of the People's Olympics composed by the poet Josep María de Sagarra. This hymn was to be sung in front of thousands on the 19th of July.

Under the blue sky

The sole impactful word

Cried joyously, Peace!

But instead of hearing the hymn of peace, on that day Barcelonans heard the sound of ceaseless gunfire, and at five thirty in the morning a heart-breaking call from the Barcelona radio station "Barcelonans! the terrible moment has come to pass; the army, treacherous in spite of its honourable words has rebelled against the Republic. For the people of Barcelona now is the hour of great decisions and great sacrifices: destroy the rebel army! Every citizen must be prepared to fulfil their duty. Long live the Republic!"

Many of the athletes who had travelled to Barcelona to take part in the Olympic Games remained, and actively took part in the struggle against fascism: Some of them would never set foot in a stadium again. And so ended before it began was the fate of the People's Olympiad of Barcelona that had been so full of hope. Prepared for with much enthusiasm and love, by people with good wishes who truly believed in the humanist olympian ideal. 




No comments:

Post a Comment