Friday 10 April 2020

Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio: Miyamoto Masao



(Sekva artikolo estis publikigita en "Sennaciulo" 57/2 de februaro 1986, en serio okaze de la 50-a datreveno de la komenco de la hispana milito)
Tiun ĉi jaron la tuta progresema mondo rememoras pri la komenciĝo de la Hispana Revolucio, en kiu malaperis kaj mortis multaj batalantoj el la tuta mondo. Verŝajne estas malpli konate ke inter la hispanaj batalantoj estis ankaŭ unu japano. Pri li informas nin ĉi sube nia japana kamarado Miyamoto Masao.
La 26-an de novembro, 1936
La 3-an posttagmeze la vaporŝipo Normandio forlasis la kajon de Novjorko cele al Havro, la franca havenurbo. Sur la kajo staris neniu forvidanto por ili, 96 volontuloj el Usono, kiuj rapidis por partopreni la hispanan civilan militon por savi la laboristojn, kamparanojn kaj inteligentulojn en la popolfronto. Serenis la tago, sed fortis la vento.
Unu el ili, 36-jara junulo, restis staranta sur la ferdeko kaj fiksis sian rigardon al la urbo. Vestita en simpla laborjako, kiel elmigranta laboristo, li staris muta, kontemplis la havenon. Pli kaj pli malproksimiĝis la statuo de la Libero, kaj la griza maro kun siaj blankaj dentegoj bojis al la ŝipflankoj. Kredeble lian koron mordis la rememoro pri la infaneco, kiun li pasigis kiel orfo en Hakodate, japana norda havenurbo. Pri la juneco, kun tramigro kaj kontraŭleĝa enmigro en Usonon, kun diversaj bataloj en maldekstra laborista sindikato kaj kompartio, kun amareco de laborista kariero kiel subkuiristo aŭ kuirmastro en Novjorko, kaj unue kaj fine la rememoro pri sia amatino.
Jack Sirai li nomis sin, sed neniu sciis lian veran nomon. Kompreneble en la registro li devis esti ne Jack, sed io tia aŭ tia. Eble nur Sirai, familia nomo povis esti la vera, sed...
Al la malproksima horizonto li sendis sian saluton, al siaj usonaj kaj japanaj kamaradoj en Novjorko kaj en la koro li kriis : ¡No pasarán !, la hispanajn vortojn, kiujn li sole sciis, samkiel la aŭtoro siatempe, kaj kredeble samkiel multaj, sennombre multaj kamaradoj en tiu tempo. Tra Havro, trans Pireneoj, tra Barcelono kaj Valencio, ili, 96 volontuloj atingis Albacete, la bazon de la Internacia Brigado, je la 6-a de januaro. La bataliono Abrahamo Linkolno, al kiu ili apartenis, komencis sin ekzerci ĉi tie. Kvankam la famo de la bataliono estis granda, ĝi estis komence nur amaso da senekzercaj rekrutoj. Ilin ekzercis iamaj veteranoj en la unua mondmilito. Ne nur simplaj vicsoldatoj sed ankaŭ suboficiroj kaj oficiroj troviĝis en la volontula armeo. Por savi la popolfronton ili alkuris el diversaj terpartoj, kaj sin organizis en la Internacia Brigado (certe sub la zorgo de Kominterno). Ekzemple la batalionon Thälman estris Ludoviko Renn, iama germana oficiro, aŭtoro de kontraŭmilitaj romanoj, kaj antaŭ cio esperantisto. (Poste li fariĝis la stabestro de la 12-a Internacia Brigado.)
Roberto Merriman, 28-jara majoro kaj komunisto, filo de arbhakisto, diplomito de Nevada Universitato kaj lektoro de Kalifornia Universitato, estris la batalionon Linkolno. Sirai estis lokita kiel kuiristo, pri kiu posteno li estis malkontenta : Fi, mi venis Hispanion ne por kuiri, sed por buĉi faŝistaĉojn !
La batalionon baptis la milita fajro unue en Jarama, la gorĝo por Madrido, kaj ĝi ne atingis bonan sukceson. Dum tiu batalo Sirai povis batali kiel riflisto sed ne kiel kuiristo.
Granda formacio de novtipaj germanaj bombaviadiloj komencis kovri la ĉielon super la altaĵo Romanillos kaj komencis ŝuti grandajn aŭ malgrandajn bombojn tapiŝe, kaj plonĝante mitraladis sarke. La amika flimko restis absolute malavantaĝa kun aviada forto je 5 kontraŭ 20.
La bazo de la monteto Mosquito sin etendis longe, de la altaĵo Romanillos ĝis la landvojo de Brunete-Boadilla, kaj estis pli malalta ol la pozicio de la amika flanko. Nenia kreskaĵo tie povis ŝirmi la volontulojn disde la malicaj okuloj de hitleraj aviadiloj, tiel ke, eĉ brankardoj por vunditoj ja povis veni nur vespere, kaj kamionoj proviantaj al la fronto ja devis transkuri la fajron de la malamikoj. Sed, se oni ne okupus la altaĵon Mosquito, oni ne povus sukcese batali. La 8-an, 9-an kaj 10-an de junio, la bataliono Linkolno batalis sangan batalon kaj pli kaj pli alproksimiĝis al la eĝo de la altaĵo, sed de tie plu marŝi ĝi ne povis.
La tuta zono restis komplete sekigita sub la rostanta suno. La monto montris sian haŭton disfenditan kaj de kugloj kaj de la sunradioj. La rivero Guadarrama elsekiĝis kaj montris nur flavan riverujon. Al la batalantoj mankis akvo serioze kaj infera soifo ilin turmentis. Mankas akvo, mankas akvo ! La lango ŝveliĝis kaj la korpo perdis la vivsenton. Sirai kaj liaj kamaradoj fosis kaj fosis la teron en la valo. Kiam ili fosis iomete, sekaj tereroj falis deflanke apud iliaj piedoj. Ili tamen fosis fervore tiel, ke fine io akvosimila elfiltriĝis. Plu fosis ili, kaj akveroj aperis. Akvon ! akvo ! Kiam ili metis akverojn sur sian langon, odoris mulokadavro. Muloj ja iris tien reen en la valo, anstataŭ kamionoj, kiuj mankis al la popola flanko. Fetora, sed akvo ! Kelkaj soldatoj malsekigis sian gorĝon apenaŭe. Matene de la 11-a, granda eskadrono malamika duŝis la batalionon Linkolno per bomboj kurtene, pli ol cent bomboj draŝis ilin. Sirai sin kroĉis al la fundo de sia ŝirmotruo por ke li ne forbloviĝu pro la bombfala ventego. Kiam aviadiloj forflugis, li povis apenaŭ konsciiĝi, ke li ankoraŭ vivas. Kien kamaradoj ? Ĉu mi nur sola postvivas ? Pasis sekundoj, kaj ĉi-foje - eksplodis kuglego kaj skrapis la tersurfacon...
La bombatako ĉesis. Ĉiu eliris el sia sirmotruo kaj fiksis siajn okulojn al la malamika pozicio. Aperis ok tankoj sur la eĝo, ilin sekvis piedsoldatoj... kaj venis ĝis la bazo de la deklivo. La malamikoj ja povis supozi, ke la defendantoj ekstermiĝis komplete.
La tankoj trankvile venis ĝis 500 metrojn proksime. Jen amikaj du kontraŭtankaj kanonoj kovrite atendantaj je densejo ekpafis. La unua tanko estis momente kovrita de fajro kaj falis freneze. Ĉe la dua salvo aliaj du tankoj detruiĝis, kaj la aliaj turnis sian kapon kaj reiris al sia antaŭa pozicio, sed amikaj kugloj plu persekutis ilin tiel ke nur unu tanko sukcesis eskapi.
Forkuris la tankoj, tamen malamikaj piedsoldatoj sin kroĉis al la tero kaj ankoraŭ obstine daŭrigis sian rampadon je antaŭ 500 metroj. La amikoj ekmutis. Tiam oficiro el la malamika vico ekstaris kaj kriis ion. Sekvis lin fasistaj soldatoj.
Atendis Sirai kaj liaj kamaradoj spirhalte kun mitraloj. Sirai tremetis. Kugloliveristo li estis. Sperta pafisto Ray kun ŝviteroj brilantaj sur la frunto flustris :
— Estu trankvilaj, kamaradoj. Ankoraŭ dudek kvin jardoj ! Streĉaj sekundoj.
— Nu, paf’ ! Ses mitraloj kune ekfaŭkis. Konkorde al ili infanteriaj rifloj ŝutis kuglojn kaj baris la malantaŭon al la malamikoj persekute.
Ĉi tiun tagon Sirai kaj la kamaradoj ricevis neniom da manĝaĵoj, neniom da akvo. La kuirista skipo staris ĉe la vojkruco de Romanillos trans la rivero Guadarrama, sed provianta kamiono ne povis veni al ili, barate de malamikaj fajroj kaj bombadoj.
Apenaŭ la 6-an vespere la kamiono atingis la komandejon de la mitralaj grupoj. Unu viro kun manĝoskatolo volis veni al la posteno de Sirai kaj aliaj, sed li ne kuraĝis transkuri la fajrolinion je la loko de dudek jardoj. Lacaj kaj malsataj, la soldatoj furiozis vidante la viron antaŭ si, sed la liveristo siaflanke ne povis sin movi najlite de kugloj. Kvazaŭ hundoj antaŭ manĝaĵoj kaj akvo, la volontuloj rabie furiozis. Al la sekaj langoj alkroĉiĝis mukoza salivo. Ili kriis :
"Diablo ! ĉu vi timaĉas !" Malesperaj krioj kaj blasfemoj.
"Hundaĉo !"
"Mi iros." Kriis Sirai. Li sin risortis el la truo, ĉar kun kuirista instinkto li ne povis plu preterokuli la situacion.
"Atendu, Jack ! Atendu ĝis krepuskiĝo !"
La krio ne atingis liajn orelojn. Kiam li levis sian kapon, ĝuste en tiu momento venis malamikaj kugloj, kaj unu el ili trapafis lian glabelon. Nenia vorto, nenia krio. Kion li pensis en la lasta momento, neniu scias.
Malfrue en tiu nokto kamaradoj enterigis lian kadavron ĉe olivarbo. Tuj apude staris la tombosigno de Oliver Law, negra komandanto de la bataliono Georgo Vasingtono, mortinta sur la sama monteto. Kamaradoj mute staris antaŭ ili kun demetita kasko en la mano.
- Jack Sirai. Naskita en Japanio, mortis la 11-an de julio, 1937. Kun respekto al lia patrio kaj laŭdo al lia kuraĝo... Staris ne alta tombosigno el olivarbo sur la malalta teramaso. ¡No pasarán ! La krio ne povis bari la marŝon de la faŝistoj, sed ĝi ankoraŭ eĥas en nia koro, en nia karesata rememoro pri la pereinta idealo... Kun bedaŭro kaj indigno...
(el "Morti en Hispanio" de Isigaki Ayako, lia kunlaborantino en Usono, kaj el "La Hispana Civila Milito" de Hugh Thomas).
La 4-an decembro, 1985
Noto : Antaŭ monato, japanaj ĵurnaloj sciigis nin ke iuj progresemaj kinistoj faros filmon pri lia vivo. La aŭtoro.
El Sennaciulo, feb. 1986
An English translation from the Esperanto article on the life and death of the Japanese volunteer in the Spanish Civil War.
Note: I translated Miyamoto Masao's article from Esperanto and in doing so had to cut out his poetic narrative and focus on only the factual parts of the account. The EO original is worth reading if you can, this translation exists for the benefit of English speakers.


The following article was published in Sennaciulo 57/2 of February 1986, as part of a series of articles to commemorate the 50th anniversary of the Spanish Civil War.


This year the whole progressive world remembers the beginning of the Spanish revolution, in which disappeared and died many fighters from around the world. It is probably little known that among the many Spanish fighters was also one Japanese combatant. The information about him comes from our Japanese comrade Miyamoto Masao.


The 26th November 1936


In the afternoon the steamship Normandy left the quay at New York harbour, heading for Le Havre France. There was no one on the Quay to see off the passengers, 96 volunteers from the USA who rushed to volunteer for the Popular Front to help save Spanish workers, peasants and intellectuals. The weather was calm with a strong wind.


One of the 96 was a young man aged 36 remained standing on the foredeck watching the New York harbour recede on the horizon. Dressed in simple workmen’s clothes that gave away his migrant labourer past he contemplated the shrinking statue of Liberty and the grey sea. Thinking of his youth as an orphan in Hakodate, a port in the north of Japan and his eventual emigration to the United States he remained silent. As an associate of left wing unionists and political groups he supported himself in the kitchens of New York and was a skilled cook.


He went by the name Jack Sirai, but no one knew what his birth name was or that Sirai was his original family name, but it was the name he went by in the States and in Spain.
To the far horizon he gave a final salute, to both American and Japanese comrades he made in New York and in his heart cried !No Pasaran! The only Spanish words he knew before embarking on his journey. This limited knowledge of Spanish was shared by many of the volunteers from around the world making their way to Spain. Through La Havre, across the Pyrenees and through Barcelona and Valencia the volunteers ended their trek on the 6th of January in the city of Albacete, the base of the International Brigade. The Abraham Lincoln Brigade began conducting exercises their and absorbed Jack Sirai and his comrades into it. Although the Abraham Lincoln Brigade was by that time a very large force most of its recruits were totally inexperienced. They did have some veterans of WWI in their ranks including officers. The more well known Robert Merrimen who had been a member of his universities Reserve Officers Training Corps and the Thälman brigades Ludoviko Renn also became brigade officers.


After training Sirai was given the post of unit cook, a decision he was most displeased with. He had come to Spain to kill Fascists not cook meals. Despite the posting he would soon see combat.
The Battalions baptism of fire was the battle of Jarama one the banks of river near Madrid. The battalion did not meet with much success but the fierce fighting meant Sirai spent most of his time as rifleman and not as a cook.


A large formation of German bombers covered the Romanillos heights by carpeted bombing Republican positions. The Republicans would be at an air power disadvantage, one estimate had five planes against 20. The bombing was so severe that stretcher carrying of the wounded was restricted to twilight hours to provide cover for the removal of the wounded.


Sirai’s unit was based near Mosquito hill an important but exposed position in view of the Romanillos heights and several other Fascist positions, and German planes. As such it was deemed an important position to seize but also dangerous in the extreme to do so. On the 8th 9th and 10th of June the Lincoln Brigade fought a series of attacks on the position and moved closer to the summit of the hill, but they despite heavy casualties on both sides the Brigade could not advance further.
In addition the area had dried out under the harsh sun. Even the river Guadarrama had dried and offered only murky run off to drink. Many fighters suffered from a severe lack of water, and thirst was constant. In desperation Sirai and his comrades took to digging holes to find water underground. They eventually discovered some water and found temporary relief from muddy puddles. The issue of thirst was more serious for the Republicans as much of their transportation was done by Mules; they had a severe shortage of transportation trucks. During another dig for ground water Sirai’s position was bombed. He survived as did many of his comrades, the bombing was a prelude to an assault by the Fascist army. Infantry and tanks advanced on their position. Fortunately the commander of the attack expected the bombers to overwhelm the defenders, the surprise resistance including anti tank weapons drove the attack back across the river losing several tanks in the process.
However due to the disruption the battered defenders received no food or water rations that day. At six in the evening a lorry carrying supplies arrived and a man was tasked with delivering supplies to Sirai’s position. However the only route down to the front was open to enemy fire. The man carrying supplies stalled 25 yards away and refused to go any further. The men were outraged and desperate, Sirai volunteered to retrieve the supplies. He was soon struck in the head by an enemy bullet and died.


Later that night his comrades buried his body by an olive tree, he lays next to the grave of Oliver Law a black American volunteer who fought and died in the George Washington battalion.
Jack Sirai, born in Japan died 11th of July 1937. With respect to his homeland, his praise and his courage. Stands not on a high tombstone of an olive tree or earth mound !No Pasaran! The Cry that could not beat the Fascists but still echoes in our hearts, in our dearest memories about the perished ideal, with regret and indignation.


(From death in Spain by Isigaki Ayako, his collaborator in the US and The Civil War in Spain by Hugh Thomas.)
The 4th of December 1985
Miyamoto Masao

No comments:

Post a Comment